(esp-o) Dario Fo: "Accidental Death of an Anarchist"

Brian Krueger (kuniklon@elwha.evergreen.edu)
Wed, 26 Jun 1996 13:42:09 -0700 (PDT)


****** !atentu! ****** respondu al: <kuniklon@elwha.evergreen.edu>
char mi ne ricevas tiun chi liston.

Enskanigxis kaj html-ighis la anglalingva teatrajho de Dario Fo kiu nun
legeblas che:

http://192.211.16.13/individuals/kuniklon/anarki/fo/note.html

Tiu estas usona adaptajho de la itala verko temante pri la mortigo far
policanoj de Ghusepe Pineli, itala anarkiisto kaj esperantisto.

Mi baldaw (31 Junio) foriros de usono kaj mi ne plu havos la TTTpaghon,
do ne metu ligojn al ghi, sed tuj legu ghin aw kopiu mem por viaj paghoj.
Se vi pretas enmeti ghin en vian TTTpaghon, bonvolu kontakti min, rekte,
char mi ne estas membro de tiu chi listo.

Cetere, se estas esperanta tradukado de tiu teatrajho, bonvolu informi min.

- Briano

kuniklon@elwha.evergreen.edu

Olympia, WA, usono

atentu - post 31 junio ne funkcios la adreso! (mi vojaghos ewropon.)

XXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXX

ankaw awskultindas la Balado pri Pineli, de Ghanfranko Mole:

en milan estis varma vespero
estis varma, tre varma vetero
"kaporalo, malfermu fenestron!"
eta pusho: pineli ne plu.

"policestro, mi estas senkulpa,
mi jam diris kaj ade rediras:
anarkio signifas ne bombojn
sed justecon kaj la liberec'"

"ne fabelu, kulpulo pineli,
via kara kunulo konfesis:
nur pro li la atenco sukcesis
kaj helpinto ja estas nur vi"

"vi mensogas", alkrias pineli,
"kamarado ne jhetis la bombon
char farintoj de chi-hekatombo
estas masttroj kaj ne proletar'"

"nu atentu kulpulo pineli,
char chi-chambro jam plenas je fumo,
se vi pluas jen estas fenestro:
kvar etaghoj, ne temas pri sherc'"

oni murdis lin char kamarado
kaj ne gravis de li senkulpeco.
"anarkio de krim estas speco!"
diris fia polic-komisar'.

post cherko tri mil kamaradoj
hisas alten batalan ni flagon
chi-vespere jen estas la jhuro
ke ne haltos tiele la lukt'.

policestro kaj kunpolicanoj,
vi mortigis al ni kamaradon
nur por kashi shtatan masakron
sed plej akra de ni estos vengh'.

en milan estis varma vespero
estis varma, tre varma vetero
"kaporalo, malfermu fenestron!"
eta pusho: pineli ne plu.

XXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXX

la ballata di Pinelli (itala)
^gusepe pineli (Giuseppe Pinelli) milana anarkiisto kaj esperantisto,
mortis en 1969 falinte tra fenestro de la urba policejo.