A - I n f o s
a multi-lingual news service by, for, and about anarchists **

News in all languages
Last 30 posts (Homepage) Last two weeks' posts

The last 100 posts, according to language
Castellano_ Català_ Deutsch_ English_ Français_ Italiano_ Português_ Russkyi_ Suomi_ Svenska_ Türkçe_ All_other_languages
{Info on A-Infos}

(eo) - Bulteno #3 (Decembra) de 'Car Busters' - (Auxtofrakasistoj)

From "Car Busters" <carbusters@wanadoo.fr>
Date Wed, 16 Dec 1998 09:04:05 -0100


 ________________________________________________
      A - I N F O S  N E W S  S E R V I C E
            http://www.ainfos.ca/
 ________________________________________________

Saluton
Bonvenon al la nova servo de nia grupo - la bultenon esperantlingve.
Sendube vi ne jam konas nin, tamen ni opiniis ke tiu estis bona sxanco
por
enkonduki nin!
'Car Busters' (trad: Auhtofrakasistoj) estas internacia gazeto kaj
rimedarejo celanta servi la kreskantan movadon kiu kontrauhas la
'auhtan kulturon' de niaj socioj. Pliaj detaloj baldauh haveblos che
la TTT-pagharo (http://www.antenna.nl/eyfa/cb/).
Se vi ne volas ricevi gxin cxiumonate, vi nur devas informi nin. Aux
aliflanke, se vi konas alian interesoton, bonvolu plusendi cxi tion
aux sendi la adreson al ni.
Krayg, (helpanto pri esperantlingva komunikado)
PS Bonvolu prefiksu mesagxotitolojn per (eo) por faciligi nian
komunikan
sistemon!

Jen la tria bulteno, tamen la unua esperantlingva. Iomete malfruas la
traduko do kelkaj limdatitaj eroj restas netradukitj - ili kaj la unaj
du bultenoj haveblas anglalingve - nur petu.
=================================
-- -- -- -- Bulteno 3 de 'Auhtofrakasistoj'-- -- --
=================================
de CAR BUSTERS, 44 rue Burdeau, 69001 Lyon, Francio
tel: +(33) 4 72 00 23 57 - faks/Telekop: +(33) 4 78 28 57 78
<carbusters@wanadoo.fr>  -  <www.antenna.nl/eyfa/cb>
......................................................................
Monate - chi tiu estas numero 3 - Decembro 1998
Esperanta versio.
.....................................................................
Enhavajhoj:
Eksteraj:
1 - 'Chevron' konfesas ke ghi partoprenis atakon en Nigerio.
2 - Newbury (GB) pretervoja shoseo malfermas - novaj protestoj.
Enaj:
3 - Biblioteko kreskemas.
4 - Bildajholibreto pretos je januaro.
5 - Rapidu! Gazetolimdato baldauhas!
6 - Liona (FR) volontula oportuno.
7 - TTT-pagharo ekestas.
8 - Humoracha for-ne-o.
*****
1 - 'Chevron' konfesas ke ghi partoprenis atakon en Nigerio.
'Chevron', kiu estas unu el la plej grandaj petrolokompanioj en la
mondo, lastatempe konfesis ke ghi pagis kaj transportis la Nigeriajn
aremajn kaj policajn soldatojn, kiuj pafis kaj mortigis nearmitajn
nigerianojn je la 28a majo, 1998. La atakitoj estis loghantoj de la
Niger-Delto regiono kiuj protestis pace kontrauh 'Chevron' sur iu d
ties petrolesploroplatformoj (vidu p7, 'Car Busters' gazeto #3). La
atakoj mortigis 2 el la 121 manifestaciantoj kaj vundis pli ol 30. La
okupado de la platfomo estis lastshanca peno post 'Chevron' ignoris la
petojn de la komunaro.
"Dum la pasintaj jaroj 'Chevron' faris militon kontrauh nia tereno,
arbaregoj kaj akvoj" diris Bala Ojimbo, manifestacigvidanto. Vidinte
ghin li atestas ke la helikopteroj "falatakis kiel agloj chasantaj
gekokojn" kaj ke "ili ekpafis nin ech antauh surgrundighi". Ojimbo
ankauh raportis ke chiuj helikopterostiristoj blankulis.
Chefoficejo de 'Chevron' che 575 Market Street, San Francisco, Usono.
Plia informo haveblas per Project Underground at 1847 Berkeley Way,
Berkeley, CA 94703; +(510) 705-8972; <moles@igc.apc.org> aux
Environmental Rights Action at P.O.Box 10577, Benin City, Nigeria;
tel/fax: +(234) 52-600-165; <eraction@infoweb.abs.net>.
*****
2 - Newbury (GB) pretervoja shoseo malfermas - novaj protestoj.
Pro timo ke protestoj disrompus ghin, malfermoceremonio ne okazis kiam
oni tranchis la simbolan bandon che la Newbury pretervoja shoseo en
Britio je la 17a novembro. Dum oni konstruis ghin okazis du jaroj da
okupadoj kaj protestaj agoj, kiuj famegigis tiun shoseon kaj kauhzis
aldonajn konstrukostojn de GBP-milionoj, plikonsciigante la britan
publikon samtempe.
Do, ankauh je la 17a novembro, 40 aktivuloj faris 'la Tagon de Newbury
Solidareco', okupante dum la posttagmezo la oficejojn de Mott McDonal,
la chefingeniera kompanio por la laboro. Kiam la aktivuloj facile
eniris la akceptisto reagis "Ho, mi supozas ke ni devintus antuhvidi
chi tion!" Oni ne arestis iun ajn kaj la okupado mem decidis fini.
Lauhdire oni konstruis la pretervojon po solvi trafikoproblemojn,
tamen jhurnalisto intervjuante lokajn loghantojn ne sukcesis trovi iun
ajn kiu diris ke la situacio pli bonas poste.
*****
3 - Biblioteko kreskemas.
Ni plenigas nian inforarejon per studoj kaj raportoj kiuj plej utilas
al agemuloj kaj kampanjistoj. Do, se vi havas ion tian por donaci al
ni, sendu ghin, kaj ni havebligos ghin al la cetero de la mondo.
Rigardu nian TTT-pagharon kaj la 'Resources' (trad: rimedaro) paghon
en la gazeto.
*****
4 - Bildajholibreto pretos je januaro.
Tiu estas libreto de la plej bonaj bildajhoj trasnportotemaj el niaj
dosieroj. Ghi enhavas informon pri kiel fari allogajn afishojn ktp.
Ni celas provizi bildajhojn kiujn oni povas senpage uzi por
informotraktoj, afishoj ktp., do sendu al ni ion tian.
Enhavotaj estas humorajhoj de Andy Singer, David Jeanneret, Ken Avidor
kaj aliaj, kaj multaj mesaghodonas per bildoj, ne per teksto, do
tauhgos por facila uzo per diverso de lingvanoj.
Prezo kaj mendoinformo venontmonate.
*****
5 - Rapidu! Gazetolimdato baldauhas!
Novajhojn, artikolojn, alredaktarajn leterojn, proponojn ktp ni
bezonas antauh la 15a decembro - la limdato de la venonta numero.
(Post tio 15a marto).
Mallongajn novajhojn simple sendu, tamen pli bonas kontakti nin antauh
verki longan artikolon, char spaco malabundas!
*****
6 - Liona (FR) volontula oportuno.
Ankorauh ne prenita estas unu el la du pozicioj lauh nia projekto sub
la Euhropa Volontula Servo. Se vi spertas pri transportotema
kampanjado kaj fluas en auh la angla auh la franca, malpli ol 26-jare
aghas kaj posedas europan pasporton - kontaktu nin rapide - sendu
labor- kaj agad-historio ('CV') kaj motivleteron.
*****
7 - TTT-pagharo ekestas.
Baldauh multlingvighos, kaj chiame kreskonte, nia TTT-pagharo -
http://www.antenna.nl/eyfa/cb/
Se vi scias kiel prioritigi nian pozicion che la serchmotoroj de la
TTT bonvolu instrui nin! Ankau ni esperas fari trukojn por atentigi
pri nia pagharo la homojn kiuj serchas la pagharojn de la auhtajn
kompaniojn!!
*****
8 - Humoracha for-ne-o.
Tiu fakte tro malfacilas esti tradukata pro humoraj vortludoj anglaj.
Pardonu min!
---------------------------------------------------------------------
CAR BUSTERS Magazine and Resource Centre
44 rue Burdeau, 69001 Lyon, France
tel.: +(33) 4 72 00 23 57; fax: +(33) 4 78 28 57 78
carbusters@wanadoo.fr
<www.antenna.nl/eyfa/cb>




			********
		The A-Infos News Service
			********
		COMMANDS: majordomo@tao.ca
		REPLIES: a-infos-d@tao.ca
		HELP: a-infos-org@tao.ca
		WWW: http://www.ainfos.ca/
		INFO: http://www.ainfos.ca/org



A-Infos
News